La urbo, nomata en latinaj dokumentoj Mons Reichenstein, germane en la mezepoko Reichenstein, poste Bergreichenstein, trovigxas en la sudokcidenta parto de Bohemio, 739 metrojn super la marnivelo, meze de belega montara naturo. La plej malnovaj spuroj de la koloniigo de
tiu cxi regiono estas restajxo de keltaj sidejoj (opidumoj), hodiaux nomataj Sedlo (Selo) kaj
Obri hradek (Gigantburgeto), versimile el la 5-a jarcento antaux nia epoko, trovigxantaj proksime de la urbo. La historio de la urbo estas ligita al la trovoj de ora erco en la plej proksima
cxirkauxajxo de la urbo. La urbo estigxis kiel ampleksa minista komunumo fine de la 13-jarcento. La devenloko de la komunumo estis cxirkaux la nuna tombeja pregxejo de sankta Nikolao (gotika konstruajxo el cx.1330). Fine de la 14-a jarcento estigxis la kerno de la nuna
urbo - la nuna cxefa placo kun parohxa pregxejo de sankta Margareta (gotika konstruajxo kun 50-metra turo). En la tempo de la regado de la regxo Johano de Luksemburgo oni cxi tie prilaboris oran ercon en pli ol 300 muelejoj. La plej malnovaj monumentoj pri la ekspluatado de
la ora erco estas mintuneloj en proksima teritorio de t.n. Ora Rivereto (1 km sude de la urbo).
En la jaro 1345 la urbo akiris de Johano de Luksemburgo multsignifan privilegion - liberigon
de impostoj. Ankaux la bohemia regxo kaj romia imperiestro Karolo la Kvara dedicxis al la
urbo grandan favoron. Li starigis novan komercan vojon, t.n. Oran Padon, kiu kondukis el
Bavario al Bohemio trairante la urbon. Li ankaux ordonis en la jaro 1356 konstrui norde de la
urbo regxan burgon por protekti la proksiman limon kaj sekurigi la komercan vojon kaj ricxajn orminelojn. La burgo ricevis laux Karolo la Kvara la nomon Karlsberg, nun Kasperk. De la burgo devenas la cxehxa nomo de la urbo. Same aliaj bohemiaj regxoj trovis placxon al la urbo. La imperiestro Maksimiliano la Dua en la jaro 1572 plibonigis la urban blazonon, (kiu nun estas
videbla cxe la dekstra gablo de la urbodomo). En la jaro 1584 la urbo akiris de la imperiestro
Rudolfo la Dua honoran titolon - Regxa urbo. La Tridekjara Milito (1618-1648) ruinigis la
ricxecon de la urbo kaj la ekspluatado de ora erco malsukcesis. Poste la urbo profitis el cxirkauxaj ricxaj arbaroj.
Hodiaux la urbo estas centro de somera kaj vintra ripozregiono. Gxi estas celo por miloj da
turistoj, loko por ekskursoj kaj promenoj en bela montara naturo. Cxiujare gxi allogas miloj
da vizitantoj pro sia konvena situo por feriado centre de la montaro Sumava. Tiu cxi montaro
estas gxis nun tre ricxa je raraj plantoj, arbobestoj k.s. kaj gxis nun gxi estas pejzagxo kun
kristale puraj akvo kaj aero. Pro tio la montara regiono Sumava estis deklarita kiel naturprotektata teriterio kaj gxiaj la plej valoraj partoj kiel naturrezervejo. Gxi estas la plej ampleksa tiuspeca teriterio en Cxehxio. Unu el la plej admirindaj partoj de la montara naturo oni trovas
cxe la valo de la rivereto Vydra (Lutro) - 10 km sude de la urbo. La plej belajn konstruajxoj
de la urbo oni povas vidi cxe la cefa placo - la historian urbodomon. Gxi estas renesencdevena
konstruajxo el la jaro 1597, baroke rekonstruita. Tie estas videblaj ankaux pluaj monumentoj
pri la prilaborado de ora erco t.n. muelsxtonoj. Aliaj turismaj vidindajxoj en la urbo estas ekz.
la pregxejo de sankta Maria (konstruajxo el la jaro 1850), historiaj protektataj domoj n-roj 11
kaj 68, restajxoj de la urba ekzekutejo - pilorio el la jaro 1630. Tre interese estas viziti la lokan
muzeon - Muzeon de Sumava, kiu prezentas rarajn eksponajxojn el la montara naturo kaj
monumentojn pri la historio de la urbo. La muzeon oni povas viziti ekde majo gxis oktobro
cxiutage, krom lunde.