La konstanta ekspozicio de tiu muzeo dividita en du partojn:
natursciencan, kiu liveras integran bildon de montaro Sumava, kiel de specifa parto de naturo.
Gxi atentigas pri gxiaj specialajxoj, kontinueco de evoluo, plantaj kaj animalaj specoj, kiuj trovigxas aux trovigxis en Sumava.
socian-historian, kiu reproduktas la bildon de vivo kaj laboro de logxantoj de Sumava. Unika
estas specimeno de popola vitro kaj aliaj objektoj de popola arto, meblaro, abelejoj, agrikulturistaj laboriloj. La plej granda trezoro de la muzeo estas kompleto de malfrugotikaj plastikajxoj, entute el dislimo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Plue cxi tie estas koncentrigitaj vere unikaj dokumentoj de oro-erca minekspluatado kaj ligno-industrio. Grava parto de la ekspozicio estas dedicxita al vitrofarado en Sumava. La tuta ekspozicio estas kompletigita per bildoj kaj desegnajxoj de Sumava, kie signifan lokon okupas granda komplekso de verkaro de Josef Váchal.
Kasperske Hory
urbo en sudokcidenta Bohemio estigxis fine de la 13-jarcento kiel ampleksa
minista komunumo (ekspluatado de oro), nun estas centro de ripozumo kaj
feriado por miloj da turistoj kaj vizitantoj de montaro Šumava .
Cxefaj lokaj turismaj interesajxoj:
urbodomo - renesancdevena konstruajxo el la jaro 1597, baroke rekonstruita (cxe la dekstra gablo estas videbla urba blazono)
pregxejo de Sankta Margareto - gotika konstruajxo kun 50-metra turo
tombeja pregxejo de Sankta Nikolao - gotika konstruajxo el la jaro 1330
pregxejo de Sankta Maria - konstruajxo el la jaro 1850
protektitaj historiaj domoj n-roj 11 kaj 68
memorajxoj pri prilaborado de la ora erco - t.n. muelsxtonoj
restajxoj de mintuneloj, kie oni ekspluatis oron
restajxoj de urba ekzekutejo - pilorio el la jaro 1630
muzeo de Šumava - raraj eksponajxoj el montara naturo kaj memorajxoj pri
la fama historio de la urbo (malfermite : majo - oktobro , krom lunde)
burgo Kašperk - gotika regxa burgo el la jaro 1356-1361 (3 km norde)
restajxoj de keltaj sidejoj (opidumoj): Sedlo (Selo) 8 km norde kaj Obří Hrádek (Gigantburgeto) 5 km sudoriente
valo de la rivero Vydra (Lutro) - la plej admirindaj partoj de naturrezervejo