Bonvenu en spacoj de antikva urbana domo, kies fundamentoj originas el la 14-a
jarcento kaj kiu estis alikontruita laux renesanca stilo en la 16-a kaj en komenco de la 17-a jarcentoj.En nuntempaj ekspozicioj vi konatigxos kun la plej antikvaj dokumentoj de logxlokoj, kun trovajxoj el orlavejoj laux la
rivero Otava kaj kun historio de la urbo. Vi sciigxos pri la agado
de humanistoj de Susice, vi povos admiri la stanan trezoron,presajxojn el kapucena biblioteko,
vitron el Sumava, laborojn el tempo de nacia revekigxo, verkon de Karel Klostermann kaj vi
vidos tute unikan ekspozicion de alumetfarado en Susice.
Enireja halo
En la 17-a jarcento cxambroj de la domo aspektis laux amplekso kaj lokigxo entute same kiel nun. La vastan enirejan halon oni nomis malsupra antauxcxmbro aux palaco. Cxi tie staris
masivaj tabloj, sedgxoj, oni cxi tie elkranis bieron, enversxis vinon, komercis. En apudaj cxambroj estis bierfaristaj laborejoj kaj stokoj. La originalan ekipajxon indikas malnovaj komercistaj
pesiloj kaj ega kverka tablo, super kiu vi vidas urbajn emblemojn kaj blazonojn de la gentoj,
kiuj forte influis la vivon en regiono de Susice. Cxi tie trovigxas ecx modeloj de proksimaj
kasteloj Rabi kaj Kasperk. De la muro rigardas skulptajxo de ermito sankta Vintir.
Ekspozicio de produktado de alumetoj
Tiu ekspozicio konigas al vizitantoj mondfaman produktadon de alumetoj en Susice, kiun
komencis en la jaro 1839 Vojtech Scheinost kune kun sia edzino. La geedzoj Scheinost
komencis produkti alumetojn alumetojn permane laux
hejma maniero. Tre baldaux ili ekligis kunlaboradon kun loka
komercisto Bernard Furth. Por produktado de alumetoj estis tiu kunligo tre favora .- la kapitalo
de Furth kaj scipovoj kaj spertoj de Scheinost startigis stelan vojon de produktado de alumetoj en
Susice. La entrepreno de Furth estis la plej granda fabriko de alumetoj en Auxstrio- Hungario
kaj trovis acxetantojn ecx en Transoceanio kaj Oriento. En la jaro 1865 Scheinost decidis sendependigxi kaj fondis propran entreprenon. En la jaro 1903 ambaux fabrikoj de alumetoj en
Susice unuigxis kun vico da pluaj alumet-fabrikoj kaj fondis akcian kompanion Solo. En la
ekspozicio de muzeo la historio de alumet-fabrikado en Susice estas prezentata ekde origino gxis hodiauxa tempo. El la plej interesaj eksponajxoj oni povas citi unuajn simplajn alumetmasxinoj - ekzemple lignan ensxoveblan masxinon el dua duono de la 19-a jarcento, specimenojn de la plej antikvaj alumetoj kaj skatoloj por alumetoj. Buntkoloraj glumarkoj de alumetoj kun
orientaj motivoj dokumentas popularecon de alumetoj de Susice en malproksimaj landoj.
Ekspozicio de Karel Klostermann
Al la plej fama verkisto de Sumava - Karel Klostermann (1848- 1923) estas dedicxita cxambro
dekstre de la cxefa pordo. Cxi tie vi povas vidi unuflanke objektojn, kiujn Klostermann mem
uzadis , aliflanke tipajn objektojn uzatajn en epoko, en kiu okazis plimulto de liaj rakontoj. Cxe
eniro direkte kontraux vi trovigxas la skribotablo de Klostermann, sur kiu estas prezentataj originaloj de la manuskriptoj. Laux beletrajxo Klostermann apartenas al rondo de cxehxaj kamparaj realistoj, sian debutajxon Skizoj el Sumava li skribis en germana lingvo, sed en cxiuj pluaj
verkoj li kapablis montri la diversecon kaj florecon de la cxehxa lingvo, antaux cxio dum priskribado de naturaj pejzagxoj. En siaj romanoj Klostermann malkovris la forgesatan montaran teritorion, gxian krudan belecon kaj nefacilan vivon de logxantoj de antikva Sumava.
La enireja halo - unua etagxo
Tiun halon - supran antauxcxambron - uzadis familio de urbano. La ejo estis hejtata origine
per malkovrita fejrejo, cxi tie staris ilaro, versxkrucxoj kun akvo. Hodiaux ni tie havas ekspozicion el la vivo en la regiono de Susice dum la periodo antaux jaro 1620. Kiel dokumento de
fajna estetika sento kaj maniero de cxetabla festenado de urbanoj estas cxi tie unika kompleto de stana mangxilaro, tiel nomata stana trezoro de Susice. La stana trezoro konservigxis al la malfelicxa sorto de urbano de Susice Adam Cech. Li post jaro 1620 forlasis la landon, sed stanan
mangxilaron el sia hejmo li kasxis en la volvon de sia domo. Adam Cech ne plu revenis en
sian patrolando kaj la kasxita trezoro estis trovita en la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento okaze de riparo de la domo. La kompleto de Susice dokumentas la metian kaj plastikan nivelon de tute utilcela kaj dekoracia vazaro uzata en niaj hejmoj en la periodo inter jaroj 1570 kaj 1620
kaj samtempe gxi prezentas la plej grandan konservitan trovajxon de stana vazaro en Euxropo. Pluaj eksponajxoj en vitrosxrankoj - trovajxoj de moneroj el 15-a jarcento el Kasovice, mapo
de cxelimaj piedvojetoj, seruroj de urbaj pordegoj, fragmentoj de kaheloj el kastelo Rabi,kopio
de medalo de Vilem Svihovsky - kastel- posedanto,planeto de minejoj, trovajxo de ferajxo el 16-a jarcento,vazetoj por oleo, libroj kun gotikaj kaj renesancaj bindajxoj. De sur la muro rigardas nin malfrugotikaj statuoj,datumitaj el fino de 15-a kaj komenco de 16-a jarcento.
Apuda cxambro
La malpli granda cxambro apud supra antauxcxambro servis al urbano kiel trezorejo. Nun cxi
tie estas eksponataj verkoj de klera humanistoj el Susice. Inter ili elstaris la familio Rozacius,
Simon Gelenius kaj ceteraj. En granda vitrino : altvaloraj cxehxaj presajxoj kaj renesancaj
librobindajxoj, memorajxoj de latina lernejo de Susice, presajxo de verkoj de Rozacius kaj
aliuloj, latina priskribo de Susice, libro Nova Testamento el la jaro 1568, Kroniko Cxehxa de
Vaclav Hajek , Kosmografio de Munster kun la plej malnova mapo de Bohemio el la jaro 1554.
La plej altvalora memorajxo estas originalo de presita Kantikaro de urbano de Susice Tomas
Resatko el la jaro 1610.
Ekspozicio el periodo post la jaro 1620
La regiono de Susice ekde la tempo de husana religia reformacio kaj pli poste sub influo de
luteranismo germana kaj tiu de Bohemia Kunfrataro grandparte fremdigxis al katolika kredo
kaj subtenis la ribelon de nobelaro. La Tridekjara Milito neniigis bonstaton de la urbo kaj gxian
logxantaron jxetis en senesperajn kondicxojn. La regiono Susice farigxis postrestinta. Por plifortigi katolikan kredon en la regiono oni konstruigis en la jaro 1655 kapucenan klostron kun
pregxejo de sankta Felikso. Gxi farigxis tre baldaux pilgrimloko. La almozema ordeno de kapucenoj venis en Bohemio en la jaro 1599 kun celo de misiista agado en protestanta Bohemio.
La klostro famigxis dank al renomo de Graca Bildo de Virgulino Maria de Susice. En la klostro
ekestis ankaux klostra biblioteko kun kelkmiloj da volumoj, pli granda parto estas hodiaux deponita kaj ekspoziciata en la muzeo. Dominas la literaturo kontrauxreformacia, sed cxeestas ecx nekatolikaj, inkunabloj, libroj humanismaj kaj ceteraj. El pluaj interesaj eksponajxoj ni atentigu vin pri la mapo de la Regno el la jaro 1720,je gxia dekstra flanko rimarku pordan pezilon kun bildo de Virgulino Maria Dolorplena de Susice. En ligna sxranko priatentu liturgiajn objektojn
- ornatojn, montrancojn, relikvujojn. Kvar statuoj de angxeloj devenas el la Kapelo de Gardangxeloj kaj same kiel ceteraj skulptajxoj en la ejo ili estas barokstilaj. Ceteraj eksponajxoj
dokumentas kaj proksimigas la dolorplenan periodon post la jaro 1620, signitan per rekatolikigaj aktivecoj kaj pestaj epidemioj.
Ekspozicio de vitrofarado en Sumava
Sumava apartenas al la plej antikvaj centroj de vitrofarado en cxehxaj landoj kaj unuaj skribaj
mencioj devenas el duono de la 14-a jarcento. La plej agxa informo pri vitrofarejo en regiono
Susice estas el la jaro 1498. La origina produktaro estis ankaux cxio vitraj grajnoj - rozarioj,
ringetoj kaj mozaika vitron. En la mezo de dudekaj jaroj de la 15-a jarcento cxi-tieaj vitrofarejoj
estis estingitaj, nova progreso venis nur post la jaro 1450. Vitrofarejaj vilagxetoj estis konstruataj en arbaroj en atingpovo de komercaj padoj. Al cxiu vitrofarejo apartenis ankaux
bieno, kiu en malproksimaj lokoj certigis bazajn nutrajxojn. Post senarbigo de arbaroj vitrofaristoj translokigxis al novaj lokoj, kutime pli supren en montaron. Sed la vilagxetoj plejparte ne malaperis kaj iliaj nomoj gxis nun al ni rememorigas iaman vitrofarejon.Ekde la husanaj
militoj gxis la Tridekjara Milito en Sumava produktis proksimume 35 vitrofarejoj, senpere
antaux Tridekjara Milito estis agemaj cxirkaux 25. Tiu milito ruinigis florantan vitrofaradon en
Sumava, multaj vitrofarejoj estis estingitaj, ceteraj laboris nur limigite. Proksime cxirkaux la mezo de la 17-a jarcento kun alveno de novaj vitrofaristaj familioj startas nova progreso.
Ekestis la erao de granda gloro de cxehxa barokstila kristalo- facetita kaj trancxita (gravurita).
La cxefa vitro komencas elpusxadi la produktaron de Venecio el euxropaj kaj tutmondaj merkatoj. Dank al superfluo de ligno Sumava farigxis fine de la 18-a jarcento regiono kun la plej granda
koncentrigxo de vitrofarejoj en Bohemio, Dum tria kvarono de la 19-a jarcento cxi tie ekestis kelkaj grandaj entreprenoj. Unue tio estis vitrofabriko de firmao Meyer en Lenora, Adolfov,
Arnostov,poste entreprenoj de Schmid en Annin, Podlesí kaj Stachy, en produktado de tabula kaj
spegula vitro firmaoj de la familio Ziegler kaj entrepreno de Franz Schrenck. Ili havis fabrikojn
en la tuta sudokcidenta Bohemio. Sed en la 19-a jarcento la signifo de vitrofabrikoj en Sumava malkreskis kaj fandejoj komencis rapide malaperi. En la dua duono de la 19-a jarcento cxi tie laboris nur
tri signifaj entreprenoj produktantaj luksan kavan vitron - firmao Kralik en Lenora, poste vitrofabriko kaj rafinejo en Adolfov kaj fine en Klastersky Mlyn vitrofabriko de la firmao Lotz, kiu
akiris tutmondan rekonon. Gxis fino de la dudekaj jaroj vitrofabrikoj sukcese produktis kaj eksportis, sed la krizo de tridekaj jaroj kaj eventoj de la Dua Montmilito alportis profundan ruinigxon.
Dum la Dua Mondmilito cxiuj vitrofabrikoj estis submetitaj al milita ekonomio. Por vitrofabrikoj en Sumava speciale pereiga estis malpermeso de fabrikado de ornama vitro el la jaro
1944. Tio kauxzis definitivan estingon de vitrofabriko en Arnostov kaj haltigo de produktado en Klastersky Mlyn kaj Annin. Adolfov neproduktis evidente jam ekde jaro 1941. Hodiaux sukcese dauxrigas en fama vitrofareja tradicio antaux cxio la firmao Glass Gabor, fondita fare de Jan Gabor en la jaro 1990 en Susice.Gxi koncetrigxas al dekoracia altvalorigado de vitro. Speciale tipa por produktado de la firmao estas tiel nomata sabla tekniko. Ankaux la vitrofabriko de Ruckl Crystal en Annin antauxsignas, ke eble ecx en estonteco la vitroproduktado havos en Sumava sian lokon. En la mezo de la cxambro dominas vazoj el duvanda argxenta vitro el Annin, el dua duono de la 19-a jarcento. Dekstre vi povas trarigardi harditan ostan laktan vitron, kiu per formo kaj dekoro imitas en la 19-a jarcento multekostan kaj por vasta publiko neatingeblan porcelanon. En altaj vitrinoj kaj etagxeroj sur fenestroj estas prezentataj produktoj de fama vitrofabrikoj de Sumava - Adolfov, Klastersky Mlyn, Lenora kaj Annin kaj en pupitroj modelo de
vitrofandejoj kaj vitrofareja ilaro. Sur la muroj certe vin altiros spegulo laux tipo de Venecio
kun gravuritaj ornamajxoj sur la kadro el la 18-a jarcento kaj bildo kun spegula zono, kiu estis
produktita en Hurka post la jaro 1800. Sub gxi kusxas restajxo de vitrofareja pato el fandejo de
Sumava. La penado eluzi ricxajn arbaregiono de Sumava kondukis ankaux al fondado de paperfarejoj, unue en Horazdovice, poste en la jaro 1784 en Velhartice, 1786 en Kolinec, 1793 en
Vatetice. Paperfarejoj estis entreprenoj tute malgrandaj kun nur malmultaj salajruloj. La originon de papero, tio signifas en kiu paperfarejo gxi estis produktita, oni povas ekkoni laux akvosignoj - filigranoj. Al paperfarejoj de Sumava estas dedicxita la lasta tablo-vitrino.La ekspozicion de vitrofarado kompletigas urbana meblaro el la 18-a kaj 19-a jarcento.
Ekspozicio de nacia renovigxo en regiono de Susice
Tiu epoko de nacia renaskigxo estas speciale grava por la evoluo de cxehxa nacia konscio. La
konsekvencoj de la Tridekjara Milito akcelis pli rapidan germanigadon de nia regiono, kiu
dauxris ankaux komence de la 19-a jarcento, kiam germanigxis vilagxetoj en rekta najbareco de
Susice. Laux ordono de Josefo la Dua urbaj magistratoj, ecx ceteraj oficoj dejxoris en germana lingvo.
Tiu farigxis ekstera signo de socia progreso. Tial speciale en tridekaj jaroj formigxis
kondicxoj por ekesto de tute nova, forta nacia sentemo, tiel nomata nacia renovigxo.
El la plej elstaraj personoj de renovigxanta vivo en la regiono ni menciu: Josef Ambroz Gabriel (1820 - 1880), Adam Fialka, Jan Schmidinger, Karel Maria Drahotin Villani ktp.
Ekspozicio kun mehxanika (movigxanta) betlehemo de Susice
Ekde la jaro 2004 cxi tie trovigxas unu el la plej grandaj mehxanikaj betlehemoj en Cxehxio - longeco 5 m, alteco 3 m.
En la betlehemo prezentigxas gravaj memorindajxoj de la urbo Susice kaj cxirkauxajxo - pregxejoj, kasteloj, bienoj, belvidejo
ktp. La betlehemo konsistas el 150 senmovaj kaj 150 moveblaj figuroj, ankaux pluraj objektoj movigxas - flosoj sur la rivero, segilo en segejo, muelradoj en muelejo k.s. La movado de
la figuroj dauxras proksimume 20 minutojn.