Kiel bazo por tiu cxi muzeo farigxis familiara kolekto de vitrofarista gento Abele kaj iuj memorajxoj el la loko kaj la plej proksima cxirkauxajxo. La kolekto kaj la tuta ekspozicio de muzeo estas lokigita en la domo, kiun konstruigis en la jaro 1877 Krystof Abele. La plimulto da eksponajxoj de la muzeo estas memorigo de vitrofarado de entreprenoj de Abele kaj de privata vivo de tiu cxi gento de vitrofaristoj. La ekspozicion de vitrofarado kompletigxas cxambro kun tiutempa internajxo el la 19-a jarcento kaj kun unikaj bildoj sur vitro kun spegula fono el la epoko cxirkaux la jaro 1800. En plua parto de la muzeo estas prezentita malnova metalurgio de Sumava kun specimenoj de hodiaux jam rara metalurgia metiilaro.